-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 14:1|
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
-
2
|Jeremías 14:2|
Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem.
-
3
|Jeremías 14:3|
GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon.
-
4
|Jeremías 14:4|
CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.
-
5
|Jeremías 14:5|
Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo.
-
6
|Jeremías 14:6|
Sovagxaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj, cxar ne ekzistas herbo.
-
7
|Jeremías 14:7|
Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.
-
8
|Jeremías 14:8|
Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?
-
9
|Jeremías 14:9|
Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
-
10
|Jeremías 14:10|
Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5