-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 14:11|
Kaj la Eternulo diris al mi:Ne pregxu por cxi tiu popolo, por gxia bono.
-
12
|Jeremías 14:12|
Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
-
13
|Jeremías 14:13|
Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko.
-
14
|Jeremías 14:14|
Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.
-
15
|Jeremías 14:15|
Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj:CXar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en cxi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
-
16
|Jeremías 14:16|
kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disjxetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elversxos sur ilin ilian malbonecon.
-
17
|Jeremías 14:17|
Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.
-
18
|Jeremías 14:18|
Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
-
19
|Jeremías 14:19|
CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.
-
20
|Jeremías 14:20|
Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5