-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 10:11|
Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.
-
12
|Jeremías 10:12|
Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.
-
13
|Jeremías 10:13|
Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
-
14
|Jeremías 10:14|
Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton.
-
15
|Jeremías 10:15|
Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
-
16
|Jeremías 10:16|
Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; cxar Li estas la kreinto de cxio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
-
17
|Jeremías 10:17|
Forprenu de la tero vian komercajxon, vi, kiu logxas en fortikajxo;
-
18
|Jeremías 10:18|
cxar tiele diras la Eternulo:Jen Mi cxi tiun fojon eljxetos la logxantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros:
-
19
|Jeremías 10:19|
Ho ve al mi en mia malfelicxo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.
-
20
|Jeremías 10:20|
Mia tendo estas ruinigita, kaj cxiuj miaj sxnuroj estas dissxiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3