-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|Jeremías 51:51|
Ni hontis, kiam ni auxdis la insulton; honto kovris nian vizagxon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.
-
52
|Jeremías 51:52|
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos gxiajn idolojn, kaj en la tuta lando gxemos morte-vunditoj.
-
53
|Jeremías 51:53|
Ecx se Babel levigxus al la cxielo kaj se gxi fortikigus alte sian forton, tamen al gxi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
-
54
|Jeremías 51:54|
Kriado estas auxdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la HXaldeoj;
-
55
|Jeremías 51:55|
cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.
-
56
|Jeremías 51:56|
CXar venos sur gxin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos gxiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; cxar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
-
57
|Jeremías 51:57|
Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
-
58
|Jeremías 51:58|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:La largxaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj gxiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana farigxos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
-
59
|Jeremías 51:59|
Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Mahxseja, kiam tiu iris kun Cidkija, regxo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia regxado; Seraja estis la ripozejestro.
-
60
|Jeremías 51:60|
Kaj Jeremia enskribis en unu libron la tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, cxiujn tiujn vortojn, skribitajn pri Babel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5