-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Jeremías 51:31|
Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la regxo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita cxe cxiuj flankoj,
-
32
|Jeremías 51:32|
ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikajxoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro.
-
33
|Jeremías 51:33|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:La filino de Babel estas kiel drasxejo dum la drasxado; tre baldaux venos la tempo de gxia rikolto.
-
34
|Jeremías 51:34|
Mangxis min, frakasis min Nebukadnecar, regxo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolcxajxoj, kaj forpelis min.
-
35
|Jeremías 51:35|
La maljusteco kontraux mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la logxantino de Cion; kaj mia sango sur la logxantoj de HXaldeujo, diras Jerusalem.
-
36
|Jeremías 51:36|
Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi jugxos vian aferon kaj Mi faros vengxon pro vi, Mi sekigos gxian maron kaj Mi senakvigos gxian fonton.
-
37
|Jeremías 51:37|
Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.
-
38
|Jeremías 51:38|
Ili cxiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
-
39
|Jeremías 51:39|
Dum ilia varmegigxo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili farigxu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekigxu, diras la Eternulo.
-
40
|Jeremías 51:40|
Mi kondukos ilin malsupren, kiel sxafidojn al la bucxo, kiel sxafojn kun kaproj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5