-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Jeremías 3:5|
cxu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por cxiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontrauxstaras.
-
6
|Jeremías 3:6|
La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.
-
7
|Jeremías 3:7|
Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.
-
8
|Jeremías 3:8|
Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
-
9
|Jeremías 3:9|
Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando, kaj sxi adultis kun sxtono kaj kun ligno.
-
10
|Jeremías 3:10|
Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.
-
11
|Jeremías 3:11|
Kaj la Eternulo diris al mi:La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
-
12
|Jeremías 3:12|
Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
-
13
|Jeremías 3:13|
Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
-
14
|Jeremías 3:14|
Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5