-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Jeremías 3:25|
Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.
-
1
|Jeremías 4:1|
Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,
-
2
|Jeremías 4:2|
kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.
-
3
|Jeremías 4:3|
CXar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornajxo.
-
4
|Jeremías 4:4|
Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.
-
5
|Jeremías 4:5|
Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.
-
6
|Jeremías 4:6|
Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
-
7
|Jeremías 4:7|
Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.
-
8
|Jeremías 4:8|
Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.
-
9
|Jeremías 4:9|
En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3