-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Jeremías 2:32|
CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.
-
33
|Jeremías 2:33|
Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimigxis.
-
34
|Jeremías 2:34|
Ecx sur viaj baskoj oni trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj.
-
35
|Jeremías 2:35|
Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.
-
36
|Jeremías 2:36|
Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
-
37
|Jeremías 2:37|
Ankaux el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, cxar la Eternulo forpusxis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.
-
1
|Jeremías 3:1|
Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
-
2
|Jeremías 3:2|
Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? CXe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj malbonagoj.
-
3
|Jeremías 3:3|
Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.
-
4
|Jeremías 3:4|
Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5