-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Jeremías 3:15|
Kaj Mi donos al vi pasxtistojn laux Mia koro, kiuj pasxtos vin kun sciado kaj sagxeco.
-
16
|Jeremías 3:16|
Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.
-
17
|Jeremías 3:17|
En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.
-
18
|Jeremías 3:18|
En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj.
-
19
|Jeremías 3:19|
Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
-
20
|Jeremías 3:20|
Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.
-
21
|Jeremías 3:21|
Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.
-
22
|Jeremías 3:22|
Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio.
-
23
|Jeremías 3:23|
Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.
-
24
|Jeremías 3:24|
La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5