-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 4:10|
Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?
-
11
|Jeremías 4:11|
En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;
-
12
|Jeremías 4:12|
vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraux ili.
-
13
|Jeremías 4:13|
Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
-
14
|Jeremías 4:14|
Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?
-
15
|Jeremías 4:15|
Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:
-
16
|Jeremías 4:16|
Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo.
-
17
|Jeremías 4:17|
Kiel kampogardistoj ili cxirkauxas gxin, cxar gxi ribelis kontraux Mi, diras la Eternulo.
-
18
|Jeremías 4:18|
Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.
-
19
|Jeremías 4:19|
Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5