-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Jeremías 5:9|
CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi?
-
10
|Jeremías 5:10|
Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la Eternulo ili estas.
-
11
|Jeremías 5:11|
CXar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
-
12
|Jeremías 5:12|
Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
-
13
|Jeremías 5:13|
Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili.
-
14
|Jeremías 5:14|
Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos.
-
15
|Jeremías 5:15|
Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
-
16
|Jeremías 5:16|
GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj.
-
17
|Jeremías 5:17|
GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
-
18
|Jeremías 5:18|
Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5