-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Jeremías 5:29|
CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
-
30
|Jeremías 5:30|
Io konsterna kaj terura farigxis en la lando:
-
31
|Jeremías 5:31|
la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
-
1
|Jeremías 6:1|
Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.
-
2
|Jeremías 6:2|
Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.
-
3
|Jeremías 6:3|
Al sxi venos pasxtistoj kun siaj brutaroj, cxirkaux sxi ili starigos tendojn, kaj cxiu pasxtos sur sia loko.
-
4
|Jeremías 6:4|
Arangxu militon kontraux sxi; levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.
-
5
|Jeremías 6:5|
Levigxu, ni iru nokte, kaj ni detruu sxiajn palacojn.
-
6
|Jeremías 6:6|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Haku sxiajn arbojn kaj arangxu remparon cxirkaux Jerusalem; cxi tiun urbon oni devas puni, gxi estas tute plena de malbonagoj.
-
7
|Jeremías 6:7|
Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel gxi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas auxdataj en gxi, antaux Mi estas cxiam turmentado kaj batado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5