-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Jeremías 4:30|
Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Ecx se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi rugxe kolorigos vian vizagxon, vi ornamos vin vane:viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.
-
31
|Jeremías 4:31|
CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.
-
1
|Jeremías 5:1|
Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi.
-
2
|Jeremías 5:2|
Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge.
-
3
|Jeremías 5:3|
Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.
-
4
|Jeremías 5:4|
Mi diris al mi:Eble ili estas malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio;
-
5
|Jeremías 5:5|
mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn.
-
6
|Jeremías 5:6|
Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.
-
7
|Jeremías 5:7|
Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne- dioj. Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malcxastejojn.
-
8
|Jeremías 5:8|
Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5