-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 15:1|
Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras,
-
2
|1 Corintios 15:2|
per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
-
3
|1 Corintios 15:3|
CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;
-
4
|1 Corintios 15:4|
kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;
-
5
|1 Corintios 15:5|
kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
-
6
|1 Corintios 15:6|
poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
-
7
|1 Corintios 15:7|
poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj;
-
8
|1 Corintios 15:8|
kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita.
-
9
|1 Corintios 15:9|
CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
-
10
|1 Corintios 15:10|
Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19