-
-
Esperanto
-
-
51
|1 Corintios 15:51|
Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos,
-
52
|1 Corintios 15:52|
en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos.
-
53
|1 Corintios 15:53|
CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.
-
54
|1 Corintios 15:54|
Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.
-
55
|1 Corintios 15:55|
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
-
56
|1 Corintios 15:56|
La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo;
-
57
|1 Corintios 15:57|
sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
-
58
|1 Corintios 15:58|
Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27