-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 15:21|
CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.
-
22
|1 Corintios 15:22|
CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.
-
23
|1 Corintios 15:23|
Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno.
-
24
|1 Corintios 15:24|
Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon.
-
25
|1 Corintios 15:25|
CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn.
-
26
|1 Corintios 15:26|
La lasta neniigota malamiko estas la morto.
-
27
|1 Corintios 15:27|
CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.
-
28
|1 Corintios 15:28|
Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.
-
29
|1 Corintios 15:29|
Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili?
-
30
|1 Corintios 15:30|
kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24