-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Corintios 15:31|
Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage.
-
32
|1 Corintios 15:32|
Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.
-
33
|1 Corintios 15:33|
Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.
-
34
|1 Corintios 15:34|
Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
-
35
|1 Corintios 15:35|
Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas?
-
36
|1 Corintios 15:36|
Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne vivigxas, se gxi ne mortos;
-
37
|1 Corintios 15:37|
kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco;
-
38
|1 Corintios 15:38|
sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon.
-
39
|1 Corintios 15:39|
Ne cxiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj.
-
40
|1 Corintios 15:40|
Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 4-6