-
-
Esperanto
-
-
41
|1 Corintios 15:41|
Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
-
42
|1 Corintios 15:42|
Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;
-
43
|1 Corintios 15:43|
gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco;
-
44
|1 Corintios 15:44|
gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.
-
45
|1 Corintios 15:45|
Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.
-
46
|1 Corintios 15:46|
Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita.
-
47
|1 Corintios 15:47|
La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.
-
48
|1 Corintios 15:48|
Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.
-
49
|1 Corintios 15:49|
Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.
-
50
|1 Corintios 15:50|
Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24