-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 9:21|
al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo.
-
22
|1 Corintios 9:22|
Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.
-
23
|1 Corintios 9:23|
Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.
-
24
|1 Corintios 9:24|
CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.
-
25
|1 Corintios 9:25|
Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
-
26
|1 Corintios 9:26|
Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;
-
27
|1 Corintios 9:27|
sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7