-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 4:1|
Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.
-
2
|1 Corintios 4:2|
Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.
-
3
|1 Corintios 4:3|
Sed cxe mi estas tre malgrava afero esti jugxata de vi, aux per homa jugxo:mi ja ne jugxas min mem.
-
4
|1 Corintios 4:4|
CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.
-
5
|1 Corintios 4:5|
Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.
-
6
|1 Corintios 4:6|
Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.
-
7
|1 Corintios 4:7|
CXar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi gxin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaux vi gxin ne ricevus?
-
8
|1 Corintios 4:8|
Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi.
-
9
|1 Corintios 4:9|
CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.
-
10
|1 Corintios 4:10|
Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7