-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Corintios 4:11|
Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;
-
12
|1 Corintios 4:12|
kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;
-
13
|1 Corintios 4:13|
kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.
-
14
|1 Corintios 4:14|
Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.
-
15
|1 Corintios 4:15|
CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.
-
16
|1 Corintios 4:16|
Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.
-
17
|1 Corintios 4:17|
Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, gxuste kiel mi instruas cxie en cxiu eklezio.
-
18
|1 Corintios 4:18|
Kelkaj blovesxvelas, kvazaux mi ne venus al vi.
-
19
|1 Corintios 4:19|
Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon.
-
20
|1 Corintios 4:20|
CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16