-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Corintios 1:11|
CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
-
12
|1 Corintios 1:12|
Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
-
13
|1 Corintios 1:13|
CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?
-
14
|1 Corintios 1:14|
Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
-
15
|1 Corintios 1:15|
por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.
-
16
|1 Corintios 1:16|
Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi baptis iun alian.
-
17
|1 Corintios 1:17|
CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.
-
18
|1 Corintios 1:18|
CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.
-
19
|1 Corintios 1:19|
CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
-
20
|1 Corintios 1:20|
Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13