-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Corintios 1:31|
por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
-
1
|1 Corintios 2:1|
Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
-
2
|1 Corintios 2:2|
CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
-
3
|1 Corintios 2:3|
Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.
-
4
|1 Corintios 2:4|
Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
-
5
|1 Corintios 2:5|
por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.
-
6
|1 Corintios 2:6|
Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas;
-
7
|1 Corintios 2:7|
sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado;
-
8
|1 Corintios 2:8|
kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
-
9
|1 Corintios 2:9|
sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13