-
-
Esperanto
-
-
10
|1 Corintios 2:10|
Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.
-
11
|1 Corintios 2:11|
CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.
-
12
|1 Corintios 2:12|
Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.
-
13
|1 Corintios 2:13|
Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
-
14
|1 Corintios 2:14|
Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.
-
15
|1 Corintios 2:15|
Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.
-
16
|1 Corintios 2:16|
CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.
-
1
|1 Corintios 3:1|
Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
-
2
|1 Corintios 3:2|
Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas;
-
3
|1 Corintios 3:3|
cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13