-
-
Esperanto
-
-
23
|2 Timoteo 2:23|
Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
-
24
|2 Timoteo 2:24|
Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,
-
25
|2 Timoteo 2:25|
en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
-
26
|2 Timoteo 2:26|
kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
-
1
|2 Timoteo 3:1|
Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.
-
2
|2 Timoteo 3:2|
CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
-
3
|2 Timoteo 3:3|
neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
-
4
|2 Timoteo 3:4|
perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
-
5
|2 Timoteo 3:5|
havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.
-
6
|2 Timoteo 3:6|
CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5