-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 4:11|
HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx.
-
12
|Jueces 4:12|
Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.
-
13
|Jueces 4:13|
Kaj Sisera kunvokis cxiujn siajn cxarojn, nauxcent ferajn cxarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el HXarosxet-Goim al la torento Kisxon.
-
14
|Jueces 4:14|
Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
-
15
|Jueces 4:15|
Kaj la Eternulo jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la cxaro kaj forkuris piede.
-
16
|Jueces 4:16|
Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
-
17
|Jueces 4:17|
Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.
-
18
|Jueces 4:18|
Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo.
-
19
|Jueces 4:19|
Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
-
20
|Jueces 4:20|
Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16