-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 14:1|
SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.
-
2
|Jueces 14:2|
Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.
-
3
|Jueces 14:3|
Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.
-
4
|Jueces 14:4|
Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, cxar Li sercxis pretekston kontraux la Filisxtoj; en tiu tempo la Filisxtoj regis super Izrael.
-
5
|Jueces 14:5|
Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.
-
6
|Jueces 14:6|
Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
-
7
|Jueces 14:7|
Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.
-
8
|Jueces 14:8|
Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.
-
9
|Jueces 14:9|
Kaj li prenis gxin en siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
-
10
|Jueces 14:10|
Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 22-24