-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 15:1|
Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.
-
2
|Jueces 15:2|
Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.
-
3
|Jueces 15:3|
Sed SXimsxon diris al ili:CXi tiun fojon mi estos senkulpa antaux la Filisxtoj, se mi faros al ili malbonon.
-
4
|Jueces 15:4|
Kaj SXimsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter cxiuj du vostoj.
-
5
|Jueces 15:5|
Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraux ne rikoltitan grenon kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.
-
6
|Jueces 15:6|
Kaj la Filisxtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:SXimsxon, bofilo de la Timnaano; cxar cxi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis sxin al lia amiko. Kaj la Filisxtoj iris kaj forbruligis per fajro sxin kaj sxian patron.
-
7
|Jueces 15:7|
Tiam SXimsxon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi faros vengxon kontraux vi.
-
8
|Jueces 15:8|
Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj eklogxis en la fendego de la roko Etam.
-
9
|Jueces 15:9|
Tiam la Filisxtoj iris kaj starigxis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendigxis gxis Lehxi.
-
10
|Jueces 15:10|
Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13