-
-
Esperanto
-
-
11
|Jueces 15:11|
Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.
-
12
|Jueces 15:12|
Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.
-
13
|Jueces 15:13|
Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.
-
14
|Jueces 15:14|
Kiam li venis al Lehxi, la Filisxtoj gxojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la sxnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, farigxis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
-
15
|Jueces 15:15|
Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.
-
16
|Jueces 15:16|
Kaj SXimsxon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.
-
17
|Jueces 15:17|
Kiam li finis paroli, li forjxetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Lehxi.
-
18
|Jueces 15:18|
Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!
-
19
|Jueces 15:19|
Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.
-
20
|Jueces 15:20|
Kaj li estis jugxisto de Izrael en la tempo de la Filisxtoj dum dudek jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10