-
-
Esperanto
-
-
12
|Jueces 3:12|
Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
-
13
|Jueces 3:13|
Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
-
14
|Jueces 3:14|
Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.
-
15
|Jueces 3:15|
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.
-
16
|Jueces 3:16|
Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
-
17
|Jueces 3:17|
Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
-
18
|Jueces 3:18|
Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
-
19
|Jueces 3:19|
Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.
-
20
|Jueces 3:20|
Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.
-
21
|Jueces 3:21|
Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13