-
-
Esperanto
-
-
21
|Jueces 1:21|
Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
-
22
|Jueces 1:22|
Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
-
23
|Jueces 1:23|
Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz).
-
24
|Jueces 1:24|
Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.
-
25
|Jueces 1:25|
Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
-
26
|Jueces 1:26|
Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.
-
27
|Jueces 1:27|
Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.
-
28
|Jueces 1:28|
Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
-
29
|Jueces 1:29|
Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.
-
30
|Jueces 1:30|
Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16