-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 13:31|
Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
-
32
|Levítico 13:32|
Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo ne aspektas pli profunda ol la hauxto,
-
33
|Levítico 13:33|
tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.
-
34
|Levítico 13:34|
Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis sur la hauxto kaj gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
-
35
|Levítico 13:35|
Sed se la favo disvastigxos sur la hauxto, post kiam li estis deklarita pura,
-
36
|Levítico 13:36|
kaj la pastro vidos, ke la favo disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ne sercxu flavetajn harojn:li estas malpura.
-
37
|Levítico 13:37|
Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
-
38
|Levítico 13:38|
Se sur la hauxto de la korpo de iu viro aux virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
-
39
|Levítico 13:39|
kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la hauxto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam gxi estas likeno, kiu ekfloris sur la hauxto; li estas pura.
-
40
|Levítico 13:40|
Se cxe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 7-9