-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 13:11|
tiam tio estas malnova lepro sur la hauxto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne ensxlosos lin; cxar li estas malpura.
-
12
|Levítico 13:12|
Se la lepro disfloros sur la hauxto kaj la lepro kovros la tutan hauxton de la infektito, de lia kapo gxis la piedoj, cxion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
-
13
|Levítico 13:13|
kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektajxon pura:cxio farigxis blanka, tial gxi estas pura.
-
14
|Levítico 13:14|
Sed en la tago, en kiu montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.
-
15
|Levítico 13:15|
Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:gxi estas lepro.
-
16
|Levítico 13:16|
Tamen se la kruda karno sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.
-
17
|Levítico 13:17|
Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la infektajxon pura; li estos pura.
-
18
|Levítico 13:18|
Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,
-
19
|Levítico 13:19|
kaj sur la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
-
20
|Levítico 13:20|
Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la absceso.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24