-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 23:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 23:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
-
3
|Levítico 23:3|
Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.
-
4
|Levítico 23:4|
Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:
-
5
|Levítico 23:5|
en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.
-
6
|Levítico 23:6|
Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.
-
7
|Levítico 23:7|
En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.
-
8
|Levítico 23:8|
Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
-
9
|Levítico 23:9|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
10
|Levítico 23:10|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4