-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 23:21|
Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.
-
22
|Levítico 23:22|
Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
23
|Levítico 23:23|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
24
|Levítico 23:24|
Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
-
25
|Levítico 23:25|
Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
-
26
|Levítico 23:26|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
27
|Levítico 23:27|
Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
-
28
|Levítico 23:28|
Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.
-
29
|Levítico 23:29|
CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.
-
30
|Levítico 23:30|
Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7