-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 23:31|
Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
-
32
|Levítico 23:32|
Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.
-
33
|Levítico 23:33|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
34
|Levítico 23:34|
Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.
-
35
|Levítico 23:35|
En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
-
36
|Levítico 23:36|
Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.
-
37
|Levítico 23:37|
Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;
-
38
|Levítico 23:38|
krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.
-
39
|Levítico 23:39|
Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.
-
40
|Levítico 23:40|
Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7