-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 9:1|
En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael.
-
2
|Levítico 9:2|
Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.
-
3
|Levítico 9:3|
Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero,
-
4
|Levítico 9:4|
kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi.
-
5
|Levítico 9:5|
Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.
-
6
|Levítico 9:6|
Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.
-
7
|Levítico 9:7|
Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
-
8
|Levítico 9:8|
Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
-
9
|Levítico 9:9|
Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro.
-
10
|Levítico 9:10|
Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16