-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 19:31|
Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
32
|Levítico 19:32|
Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
-
33
|Levítico 19:33|
Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.
-
34
|Levítico 19:34|
Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
35
|Levítico 19:35|
Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.
-
36
|Levítico 19:36|
Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
-
37
|Levítico 19:37|
Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21