-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 16:11|
Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj bucxos sian bovidon de pekofero.
-
12
|Levítico 16:12|
Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaux la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaux la kurtenon.
-
13
|Levítico 16:13|
Kaj li metos la incenson sur la fajron antaux la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.
-
14
|Levítico 16:14|
Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antauxan parton de la fermoplato, kaj antaux la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.
-
15
|Levítico 16:15|
Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.
-
16
|Levítico 16:16|
Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpurajxojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en cxiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpurajxoj.
-
17
|Levítico 16:17|
Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
-
18
|Levítico 16:18|
Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaux la Eternulo, kaj pekliberigos gxin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro cxirkauxe.
-
19
|Levítico 16:19|
Kaj li aspergos gxin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos gxin kaj sanktigos gxin de la malpurajxoj de la Izraelidoj.
-
20
|Levítico 16:20|
Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Sofonías 1-3