-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Levítico 27:16|
Se el sia posedata kampo iu dedicxos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al gxia semitajxo:pro semitajxo en la kvanto de hxomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da argxento.
-
17
|Levítico 27:17|
Se de jubilea jaro li dedicxas sian kampon, tiam la afero restu laux via taksado.
-
18
|Levítico 27:18|
Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
-
19
|Levítico 27:19|
Se la dedicxinto volos elacxeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laux via taksado, kaj gxi restos lia.
-
20
|Levítico 27:20|
Sed se li ne elacxetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam gxi ne estos plu elacxetebla.
-
21
|Levítico 27:21|
Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.
-
22
|Levítico 27:22|
Kaj se iu dedicxos al la Eternulo kampon, kiun li acxetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedajxo,
-
23
|Levítico 27:23|
tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.
-
24
|Levítico 27:24|
En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
-
25
|Levítico 27:25|
CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5