-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Levítico 27:6|
Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.
-
7
|Levítico 27:7|
Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
-
8
|Levítico 27:8|
Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
-
9
|Levítico 27:9|
Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam cxio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
-
10
|Levítico 27:10|
Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.
-
11
|Levítico 27:11|
Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaux la pastro;
-
12
|Levítico 27:12|
kaj la pastro taksos gxin, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel taksos la pastro, tiel gxi estu.
-
13
|Levítico 27:13|
Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.
-
14
|Levítico 27:14|
Se iu dedicxos sian domon kiel sanktajxon al la Eternulo, tiam la pastro gxin taksu, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel la pastro gxin taksos, tiel gxi restu.
-
15
|Levítico 27:15|
Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16