-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 1:11|
Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
-
12
|Levítico 1:12|
Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
-
13
|Levítico 1:13|
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
14
|Levítico 1:14|
Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.
-
15
|Levítico 1:15|
Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.
-
16
|Levítico 1:16|
Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
-
17
|Levítico 1:17|
Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
1
|Levítico 2:1|
Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon.
-
2
|Levítico 2:2|
Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
3
|Levítico 2:3|
Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4