-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Levítico 2:4|
Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo.
-
5
|Levítico 2:5|
Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.
-
6
|Levítico 2:6|
Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero.
-
7
|Levítico 2:7|
Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo.
-
8
|Levítico 2:8|
Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro.
-
9
|Levítico 2:9|
Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
10
|Levítico 2:10|
Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.
-
11
|Levítico 2:11|
Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.
-
12
|Levítico 2:12|
Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo.
-
13
|Levítico 2:13|
Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via ofero alportu salon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16