-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Levítico 27:26|
Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.
-
27
|Levítico 27:27|
Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.
-
28
|Levítico 27:28|
Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo.
-
29
|Levítico 27:29|
CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.
-
30
|Levítico 27:30|
CXiu dekonajxo el la tero, el la semitajxo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; gxi estas sanktajxo de la Eternulo.
-
31
|Levítico 27:31|
Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon.
-
32
|Levítico 27:32|
Kaj cxiu dekono el la bovoj kaj sxafoj, el cxio, kio pasas sub la bastono de pasxtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.
-
33
|Levítico 27:33|
Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj.
-
34
|Levítico 27:34|
Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4