-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
47
|Levítico 25:47|
Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo:
-
48
|Levítico 25:48|
post la vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu lin.
-
49
|Levítico 25:49|
Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia stato suficxos, li mem sin elacxetos.
-
50
|Levítico 25:50|
Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.
-
51
|Levítico 25:51|
Se restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita.
-
52
|Levítico 25:52|
Se restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton.
-
53
|Levítico 25:53|
Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj.
-
54
|Levítico 25:54|
Kaj se li ne elacxetigxos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.
-
55
|Levítico 25:55|
CXar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
1
|Levítico 26:1|
Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16