-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Levítico 25:27|
tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.
-
28
|Levítico 25:28|
Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.
-
29
|Levítico 25:29|
Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.
-
30
|Levítico 25:30|
Sed se gxi ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea.
-
31
|Levítico 25:31|
La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.
-
32
|Levítico 25:32|
Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de reacxeto.
-
33
|Levítico 25:33|
Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la Izraelidoj.
-
34
|Levítico 25:34|
Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.
-
35
|Levítico 25:35|
Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi, tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu kun vi.
-
36
|Levítico 25:36|
Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16