-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Levítico 24:20|
rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.
-
21
|Levítico 24:21|
Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.
-
22
|Levítico 24:22|
La sama jugxo estu cxe vi cxu por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
23
|Levítico 24:23|
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
1
|Levítico 25:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:
-
2
|Levítico 25:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.
-
3
|Levítico 25:3|
Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn;
-
4
|Levítico 25:4|
sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu.
-
5
|Levítico 25:5|
Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero.
-
6
|Levítico 25:6|
Kaj la produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7