-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Levítico 25:7|
Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu kiel mangxajxo.
-
8
|Levítico 25:8|
Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn.
-
9
|Levítico 25:9|
Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.
-
10
|Levítico 25:10|
Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por cxiuj gxiaj logxantoj:jubileo gxi estu por vi; kaj revenu cxiu al sia posedajxo, kaj cxiu revenu al sia familio.
-
11
|Levítico 25:11|
Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj.
-
12
|Levítico 25:12|
CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.
-
13
|Levítico 25:13|
En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo.
-
14
|Levítico 25:14|
Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.
-
15
|Levítico 25:15|
Laux la kalkulo de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.
-
16
|Levítico 25:16|
Laux la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7