-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
34
|Levítico 23:34|
Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.
-
35
|Levítico 23:35|
En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
-
36
|Levítico 23:36|
Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.
-
37
|Levítico 23:37|
Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;
-
38
|Levítico 23:38|
krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.
-
39
|Levítico 23:39|
Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.
-
40
|Levítico 23:40|
Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.
-
41
|Levítico 23:41|
Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin.
-
42
|Levítico 23:42|
En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;
-
43
|Levítico 23:43|
por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7