-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Levítico 23:24|
Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
-
25
|Levítico 23:25|
Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
-
26
|Levítico 23:26|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
27
|Levítico 23:27|
Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
-
28
|Levítico 23:28|
Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.
-
29
|Levítico 23:29|
CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.
-
30
|Levítico 23:30|
Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.
-
31
|Levítico 23:31|
Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
-
32
|Levítico 23:32|
Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.
-
33
|Levítico 23:33|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7